KARAJ GEINFANOJ, (informo por gepatroj sekvas je la fino),
Ĉu vi jam aŭdis pri vikingoj? Ĉu vi konas la belan nordan marbordon de
Danio? Ĉu vi ŝatas ludi kun geinfanoj el aliaj landoj? Ĉu vi volas
ekprovi novajn ludojn? Se vi jesis al unu el tiuj demando, vi nepre
partoprenu la infanan kongreseton en Hundested en julio 2011!
Ni estas teamo de viglaj kaj junaj gvidantoj, kun multe da spertoj pri
organizado de aranĝoj por geinfanoj kaj pri la Esperanta medio. Ni ankaŭ
deziras provi multajn novajn ideojn: diversajn formojn de ludoj, semajnan
temon (vikingoj)...
Matene vi povos lerni Esperanton kaj aliajn amuzajn aferojn, tion en luda
etoso. Kursoj paralele okazas por junaj kaj pli aĝaj geinfanoj, por
komencantoj kaj progresantoj.
Tagmeze vi spertos danan manĝaĵon preparitan de nia kara Lena. Post la
manĝotempo vi povos pli trankvile ludi ludojn el diversaj mondo-partoj aŭ
ripozi. Posttagmeze okazos viglaj ludoj kiel la vikingoj siatempe travivis.
Neforgesebla estas la vespera programo... Ĉu vi aŭdis pri tiu fama
vikinga kapitano kiu malaperis post alveno de sia ŝipo en la haveno de
Hundested? Se vi scivolemas la kialon, nepre venu al Hundested dum la IIK!
Venu tien por debati kun ni kiel devas aspekti vikingaj vivdetaloj
(manĝaĵo, vestaĵoj, ludoj....)
Kaj nepre por revidi korajn geamikojn aŭ konatiĝi kun aliaj geinfanoj
kiujn vi ne jam konas.
Ni atendas vin en la IIK de la 23a ĝis la 30a de julio 2011 en la bieno
"Gallebjerggård" en Hundested, norda parto de Danio.
amike, via IIK-teamo (Adenjo, Bert, Matthias, Tina kaj la aliaj...)
fotoj kaj aliĝintoj => http://bertosch.free.fr/iik2011
KARAJ GEPATROJ,
Ĉu vi emas ĝui UKon sen pripensi kiel okupi viajn geinfanojn? Ĉu
"sekurigus" vin scii ke ĉarmaj gvidantoj zorgos pri ili? La
organiz-teamo de la Infana Kongreseto volonte okupiĝos pri viaj geinfanoj
dum vi tute libere ĝuos vian UK-ĉeeston. Vi ankaŭ havos la eblecon
viziti ilin dum posttagmezo por gepatroj kaj ankaŭ dum la fama Internacia
Vespero de la IIK.
organizeme, via IIK-teamo (Adenjo, Bert, Matthias, Tina kaj la aliaj...)
prezoj kaj aliĝilo => http://bertosch.free.fr/iik2011